Soneto pri sendevenuloj
ili ne posedis devenon 
neniu ilin eĉ demandis 
kiu povis tiu marĉandis 
ne determinante postenon 

parolis kun fremdaj akcentoj 
aŭ kun idiomaj miksaĵoj 
tre ofre estis baraktaĵoj 
tiel nomataj incidentoj 

poste venis verkperiodo 
kiam ĵargono estis honto 
je ĉiu lingva epizodo 

ne ĉiam oni trafis vortojn 
kiuj ne gvidis al konfronto 
lingvaj problemoj kreis sortojn 
Zuriko, la 30an de aprilo 1996