Soneto - domina ekstremo
mi kaptis radian elsendon 
en kiu la parlamentano 
volis esti veropagano 
farante mem pri si legendon 

kiam ekstremaj opinioj 
pravas tiam ekestas stato 
en kiu amasa merkato 
decidas pri popolmanioj 

amaso aŭ maso eksplodas 
poste pendigas elitulojn 
kiuj mem pri ŝnuroj klopodas 

sencele nur pro fantazio 
oni superigas stultulojn 
kun jam delonga amnezio
Zuriko, la 9an de aprilo 1996