Soneto kun malbenpopolo
"ekstaru malbena popolo" 
sed popolo nun ne ribelas 
al paca kompromiso celas 
"radia brilo" restas volo 

Barbara min al stacidomo 
akompanis - mi ĝuste aŭdis 
kiel plebo iun aplaŭdis 
"ŝi nin gvidu" kriis fantomo 

poste en svisa televido 
sur tribunoj kverelis damoj 
kaj temis pri troa avido 

mi estas laca post vojaĝo 
ankaŭ pro banalaj programoj 
mi iras ripozi per naĝo 
Zuriko, la 1an de majo 1996