Soneto kun pianaj sonoj
de Witold Czajkowski ludado 
agas ofte kiel miraklo 
aktiviĝas ĉiu tentaklo 
instigas al nova agado 

eble ni ankoraŭ diskigos 
tion kion neniu aŭdis 
kaj ankaŭ neniu aplaŭdis 
ni novan baladon sonigos 

mi kanton ne tro kolorigos 
por ke anĝelo aŭdu klare 
ke mi aferon solenigos 

ni ambaŭ revas pri vinagro 
dum tempo trapasas amare 
espero aperas per flagro 
Zuriko, la 18an de majo 1996