Soneto sed ĉu libervole?
liberan volon determinas 
subkonscio pli singardema 
ol bezono kaj eĉ dilema 
ĉar ankaŭ senĉese obstinas 

ĉu la memmortigantoj havas 
kreitan mem liberan volon 
aŭ prenas devigan busolon 
per kiu ili morte ravas 

ĉu ili volas aŭ ĉu devas? 
verŝajne pro ambaŭ faktoroj  
ili falas ĉar psikoj krevas 

per sindromo de heroeco 
kaj per vivon formantaj moroj 
ekestas absurda mortspeco 
Zuriko, la 2an de majo 1996