Soneto rilate spiona
inter spionoj regas ruzo 
ĉiu timas pro kontraŭulo 
ĉu pli gravas lia postulo
sukceso venas per obtuzo 

tiuj kiuj tro multe klaĉas 
por spionoj helpas sendube 
en socio troviĝas sube 
sed al suspektantoj tre plaĉas  

kiu spionon honorigas 
tiu aspektas senhonore 
kaj mem perfidece intrigas 

konscio malrapide kreskas 
spionon ekkonas odore 
feliĉe vivo pitoreskas 
Zuriko, la 20an de majo 1996