Soneto kun eldoneksperto
vokis denove eldonisto 
ŝercas pri la nova projekto 
ĉifoje de alia sekto 
kapablas pri ĉio sorĉisto 

provas argumenti per fako 
diras ke li estas eksperto 
min enuas lia oferto 
de ĝi eĉ doloras stomako 

mi diras al li "mia kara 
estas nia tria renkonto 
kaj rezulto estas amara" 

"poezio ne estas varo" 
"ĉu vi havas ion en konto?" 
finiĝis ĉio sen deklaro 
Zuriko, la 26an de majo 1996