Soneto refleksa ĉe vino
tristaj junecaj rememoroj 
mencias ke mi iam sinkis 
ĉar vodkon ne vinon mi trinkis 
en Pollando estis hororoj 

mi tute ne povas imagi 
kiel oni povas kurbigi
buŝon anstataŭ disvastigi 
vinoguston kaj ĝin propagi 

mi nun ne volas moralizi 
sed sendepende de moralo 
vodkon elverŝu al kanalo 

ĝuste ni nun komencas manĝi 
kaj poste ni iros al valo 
por venontan manĝon aranĝi 
Zuriko, la 9an de majo 1996