Soneto kun truoj en jaĥto
mi ne povas lin ĉiam legi 
kaj kopii ekzistmanion 
nek intelektan ironion 
de biografio rilegi 

mi ne fidas ankaŭ aliajn 
kiuj sin ofte alĝustigas 
al tio kio malinstigas 
personecojn melankoliajn 

oni diras "filozofio 
ne povas esti religio" 
sed ĝi emas savi dronantojn 

ĉu forlasi jaĥton aŭ droni? 
filozofo volas proponi 
"kalfatru truojn kaj sekstantojn" 
Zuriko, la 10an de junio 1996