Soneto pri du kverelintoj
mi skribis "por vi kara Majstro" 
ĉar li min defendis subite 
evento aspektis irite 
dum atakis min akre pastro 

kverelo estis bonkvalita 
defendinto Wojciech Żukrowski 
kaj atakinto Jan Twardowski 
publiko estis surprizita 

ĉeestis Wojciech Jaruzelski 
Jerzy Urban Andrzej Szczypiorski 
junuloj povis adoleski 

ambaŭ kverelantoj respekte 
volis argumentojn agnoski 
pastra vero falis afekte 
Zuriko, la 13an de junio 1996