mi rigardas belan montaron pejzaĝo estas trinivela kvarnivela kun lago vela en koro mi havas splitaron ĉu vi scias? per sekaj splitoj vi povas varmigi loĝejon mi konis iam splitsetlejon en la tempo de akolitoj same inter diversaj amoj fariĝas grandaj diferencoj ofte venas komplikaj dramoj post jaroj estas bagatelo atestas eĉ ĉiuj parencoj ke varmon ne faras botelo