Soneto ne nur por la poloj
post multaj tre malbonaj spertoj 
mi je tradukoj ne plu fidas 
eĉ se mi tradukistojn vidas 
kiel bonaj lingvaj ekspertoj 

mi ne volas miajn poemojn 
al aliaj lingvoj traduki 
vefton mi ne volas konduki 
por ke ne provoki dilemojn 

pole mi skribas nur por poloj 
kaj mi havas lingvon por ĉiuj 
aliaj laŭ emoj kaj voloj 

post tri tagoj de edukado 
oni povas legi pri tiuj 
kiuj estas en SONETADO 
Zuriko, la 2an de junio 1996