Soneto pri la sukcesvojo
kelkaj gazetoj jam priskribas 
ke prudenteco nun perdiĝas 
dum nova sistemo ordiĝas 
ĉar oni inventojn prohibas 

tro granda programodisbato 
povas esti tre malutila 
sed ne signifas ke simila 
pensado gvidas al bonstato 

kiam ekstremaj flankoj pravas 
tiam povas esti eksplodo 
demokratio nin ne savas 

povo devas esti utila 
por gvidi ĉiujn sen marodo 
tra sukcesvojo malfacila 
Zuriko, la 28an de junio 1996