Soneto kun indiferento
rimarko - mi indiferentas 
pri problemoj de kamparanoj 
aŭ popoj ortodokskristanoj 
mi ridante malargumentas 

iam mi diris al Barbara 
"sinjorinoj poste sinjoroj" 
"sed ne por la krudulaj moroj 
kun dialekto mia kara" 

en teatro denta traktato 
la tridekdua jubileo 
intelekte luda salato 

apude ĥoĥolo anhelis 
li dormis laŭ kongrua kreo 
sur sceno aktoroj kverelis 
Zuriko, la 5an de junio 1996