Soneto kun mortrenkontiĝoj
morto de aliaj - ni tristas 
de proksimuloj nin timigas 
mi tuj mortintoj senkulpigas 
ili ĉi tie ne ekzistas 

daŭras kontakto kun memoro 
bedaŭro pro perdita rido 
kun kora kompato por ido 
dum noktoj revenas hororo 

se vi min renkontos Ostulo 
kun via malakra falĉilo 
vi agu laŭ mia postulo 

vi estis ĉe mi jam trifoje 
tamen sen mia invitilo 
tial mi forpelis vin boje 
Zuriko, la 9an de junio 1996