ondoj muĝegas en memoro batas ŝipbordon tute forte tamen je feliĉo aborte tiu bildo restas en koro krepuske malhelo febliĝas oni atendas ĝis la kvara kiam ŝanĝiĝas dungo mara tiam nokta vaĉo finiĝas kaj navigado en kanaloj estas profundo de Hadeso kun plenitaj per akvo valoj sur oceano pli facile oni navigas jam sen streso dum ŝtormo kaj paco simile