Soneto pri ago KOMUNE
en tiu junulara grupo
oni venkis olimpiadojn 
legis skribis kantis baladojn 
kaj navigis per velŝalupo 

okazis ankaŭ opereto 
dum dektaga marŝo sencela 
tempo estis raspa sed bela 
kun reveno al insuleto 

ĝuste tie ekestis planoj 
pri protektado de naturo 
dum la danuba aventuro 

skolta fajro malgraŭ ĉikanoj 
lumigis realon de revo 
kiu baldaŭ fariĝis devo 
Zuriko, la 11an de julio 1996