Soneto rivera ĉiele
bildo de nubo spegulita 
kiel duobla realeco 
sur disiga diafaneco 
diras pri vetero kovrita 

suno estas ĝis nun libera 
tuj malaperos kun efektoj 
de lumaj kaj ombraj objektoj 
navigado estos severa 

fotisto trovis la momenton 
kiam ĉielarka heleco 
vokis per nubo fortan venton 

nigra bordo kiel ligilo 
inter rivero kaj blueco 
kontrastas kun vela flugilo 
Zuriko, la 16an de julio 1996