Soneto pri danĝera fluo
post "formalaj" malfacilaĵoj 
troviĝis ni ĉe la rivero 
ties fluo estis danĝero 
sed ni ludis kun feliĉaĵoj 

tiu ĝojo estis tro frua 
ĉar per akvo gluglis malbono 
kaj bono kuŝis en malkono 
baldaŭ nin prenis forto flua 

jaĥto kun barko koliziis 
ĉiuj junuloj malaperis 
nia espero eroziis 

moviĝis tuj savaj boatoj 
ĉiuj vivis kaj konsideris 
pri homaj-naturaj rilatoj 
Zuriko, la 17an de julio 1996