Soneto kun asekurmanko
oni min antaŭe demandis 
"ĉu vojaĝo asekurita?" 
mi ĵuris "jes!" kaj mensogita 
vero punis dum mi komandis 

preskaŭ por ĉio mi mem pagis 
sed sufiĉis nur por manĝaĵoj 
kaj por navigaj nesesaĵoj 
je formalaĵoj kaso blagis 

tiel mi festis naskiĝtagon 
kun krizo sed ne rezigninta 
mi devis rekompenci blagon 

kontraŭuloj ŝaltis imagon 
ilia ĝojo estis pinta 
faris tridek-arĝenten-pagon 
Zuriko, la 18an de julio 1996