Soneto kun disciplinmanko
ĉiuj vivis - postmorgaŭ skoltoj 
flustris ĉe fajro opiniojn 
aldonante eĉ ironiojn 
konstruis planojn je adoltoj 

deprimitaj pro granda perdo 
fotografiaj aparatoj 
restis en danubaj rilatoj 
profunde - kovras ilin verdo 

okazis longa atendado 
ĉu skipo entute revenas 
kun la plena dokumentado 

disciplino fariĝis febla 
virto dronis kaj mi ĉagrenas 
ĉar forigado estas ebla 

Zuriko, la 19an de julio 1996