Soneto pri kantado - az a szép...
oni vizitis institutojn 
urbodomojn eminentulojn 
ĉie oni donis postulojn 
kaj ekologiajn atutojn 

nokta vivo de granda urbo 
por skoltestroj certe ne taŭgas 
kaj neniu naturon fraŭdas 
eĉ se mem ekestas perturbo 

ĉeesto en restoracio
en la komuna vespermanĝo 
kun hungaroj - jen atrakcio 

argumentoj posedas kantojn 
kaj sentimentala aranĝo 
je "az a szép..." benas amantojn 
Zuriko, la 27an de julio 1996