Soneto pri fiŝa haveno
Baja kaŝiĝis en laguno 
kaj pli precize en kanalo 
je mizereco kaj fatalo 
sen ekzemploj de oportuno 

maljuna fiŝisto kun barbo 
elverŝis akvon de ŝipeto 
per flikita kulertrogeto 
haroj aspektis kiel garbo 

ni observis kiel fiŝistoj 
kiuj pendigis fiŝajn retojn 
estis senĉesaj optimistoj 

kredante ke retoj pleniĝos 
per fiŝoj por manĝi kotleton 
ili samtempe feliĉiĝos


Zuriko, la 30an de julio 1996