Soneto duoble signifa
"ni ne forlasos nian teron" 
mi forlasis ne pro malforto 
sed pro tute alia sorto 
ekstere sentanta mizeron 

post tiom da jaroj mi scias 
ke homo entute ŝanĝiĝas 
por samlandanoj malprestiĝas 
sed pro tio ne emocias 

ili ĉiuj volas al NATO 
kaj mi diras "patro ne drinku 
aliajn pri sobro konvinku" 

sed patro drinkas kaj hepato 
putriĝas laŭ drinko progrese 
li diras "mi drinkas karese"
Zuriko, la 4an de julio 1996