Soneto kun fremda kompaso
psikologino montris viron 
kiu havis multajn imagojn 
miksis vole revan reagon 
pensante ke vekis inspiron  

mi ne konformas kun aliaj 
eĉ se tempo fluas simile 
kompaso moviĝas humile 
al pejzaĝoj anomaliaj 

kiel ĉiutaga gazeto 
radiumas en malheleco 
simile vero en sekreto 

homo dronas en malespero 
ĉar mankas simple perfekteco 
ne scias kie kuŝas vero 
Zuriko, la 8an de julio 1996