Soneto pri doganaj devoj
doganistoj ne ĉiam sciis 
al kiu nin kategorio 
enskribi kaj kun eŭforio 
esploris dum ni emociis 

ĉiam kun la samaj demandoj 
"armilojn? drogojn? narkotikojn?"
"ne sinjoro - ni havas tikojn" 
poste falis ekspedkomandoj 

kun stampo kaj grava subskribo 
ni navigis al venontlimo 
tre ofte nur kun eta ĵibo 

unufoje garantikarto 
rolis patenton (preskaŭ krimo) 
pro lingvomalkona bonfarto  
Zuriko, la 15an de aŭgusto 1996