Soneto kun edukmetodo
mi ne kredas pri memeduko 
eĉ se mi estas edukita 
laŭ mia volo kaj takita 
per urĝe bezona konduko 

eduko frue programita 
kaj gvidata de profesoroj 
devigas strebi al valoroj 
eĉ se en sfero limigita 

mi tute ne povas imagi 
kuraciston mem edukitan 
tion mi ne volas propagi 

istruisto estas necesa 
ĉar li donas scion formitan 
kiu ŝajnas poste progresa 

Zuriko, la 21an de aŭgusto 1996