Soneto plenbiografia
biografio jam pleniĝis 
eĉ sen jubileaj festenoj 
mi memoras pri datrevenoj 
je kiuj mi ekkortuŝiĝis 

sep mezlernejoj kaj studado 
navigado ekologia 
ankaŭ libro purgatoria 
kaj senripoza sonetado 

konsciencesploro minusa 
ĉiupaŝe danĝera sperto 
sed ne ĉio estis nimbusa 

mia emo al ĉarma arto 
gvidis min ofte al dezerto 
tamen finiĝis kun bonfarto
Zuriko, la 27an de aŭgusto 1996