Soneto pri malicaj kuloj
sur foto bordo pitoreskas 
preĝejo disĵetitaj domoj 
valo herbejoj kaj legomoj 
en realo ĉio malkreskas 

jaĥtoj sub larĝkrona arbego 
atendas por iom da vento 
junuloj kun enua sento 
aŭdas grakon de frugilego 

kuloj en supo kaj en teo 
antaŭ ĉio sur niaj korpoj 
aperis ankaŭ araneo 

en senkonsilecaj momentoj 
ne helpas birdego de sorpoj 
apudaj kun kriaj lamentoj 
Zuriko, la 4an de aŭgusto 1996