inter Novi Sad kaj Belgrado ĉe danuba balaaĵaro ni navigas kaj ŝipskiparo spiras per naztuka blokado fetoro estas nekredebla digno ŝajnas tute perdita ankaŭ moralo disŝirita brutaleco neimagebla tuj poste estas jaĥta klubo en kiu ni donas proteston ĉu efekte? restas nur dubo indiĝenoj alkutimiĝis kaj faris ĉeokaze feston post kiu restaĵoj grandiĝis