Soneto kun malamaplaŭdo
klezmera muzikado fluas 
larĝece iĝas melodio 
en ĝi sidas melankolio 
acido kun dolĉo kongruas 

perdiĝis ie la detaloj 
pri kiuj oni diris "vero" 
ĝuste malfermiĝis infero 
kvadratoj fariĝis ovaloj 

judo ludis iam cimbalojn 
nun variacias klarnete 
baldaŭ li eksentos rivalojn 

foje ridas kaj foje ploras 
iu pri li skribas profete 
ke amikoj tamen memoras  
Zuriko, la 15an de septembro 1996