Soneto pri urba folkloro
irante frue al studio 
mi observis urban folkloron 
ĉiu loko posedas moron 
kiu dronas en iluzio 

ĉe Bovfoiro la barbiro 
drinkas la unuan bieron 
kunigante similan sferon 
ĉiujn imponas tiu viro 

ĉe Ranstrato en galerio 
revas solece pentristino 
kun tristeca koketerio 

en aŭtobuso buntaj pavoj 
jes! artisto kun artistino
tuj post miksturo el papavoj 
Zuriko, la 16an de septembro 1996