li volas feliĉigi homojn kaj ludas sur strato ĉardaŝon tamen mi preferas gulaŝon mi ne ŝatas muzikfantomojn iam sur berlina Kudamo ludis violonvirtuozo sed tio estis protestpozo pro filharmonimalaklamo pasantoj aŭdis belan tonon sed ne kredis pri la beleco kaj ne donis al ĉapo monon tio signifas ke ne estis bona loko por la majstreco ĉar li aŭskultantojn molestis