Soneto por motivi vivon
mi tiel amas tiun teron 
kiel mi ĝin nun klare vidas 
saĝulojn kiujn mi tre fidas 
kaj diboĉulan manieron 

ĉielon bluan ankaŭ nuban 
sube belajn smeraldajn lagojn 
nigrajn noktojn kaj sunajn tagojn 
ankaŭ sorton certan kaj duban 

mi ĝojas pro l' monda ĉeesto 
pro buntaj koloroj de floroj 
je ĉiutageco kaj festo 

mi ŝatas mian teran neston 
ĉeokaze hepatdoloroj 
mi devas elteni moleston 

Zuriko, la 22an de septembro 1996