Soneto vojaĝa kun Norwid
mi legas raviĝan raporton 
pri Cyprian Kamil Norwid verko 
ke li fortiĝis kiel kverko 
vere li havis pezan sorton 

eĉ mi mem agis por la kaŭzo 
por ke ĉiuj poloj lin konu 
sed ankaŭ junulojn admonu 
ke troigo gvidas al naŭzo 

ni en Kanao Galilea 
drinkis vinon kiun Jesuo 
mirakle el akvo eltiris 

poeta vivo estis krea 
je tiu nupta kontribuo 
la tuta legantaro miris 
Zuriko, la 24an de septembro 1996