Soneto en balaaĵaro
"tio estas publicistiko" 
"sonetojn mi skribis alie" 
"flustru al Laŭra idilie" 
"ne plu ekzistas romantiko" 

tiuj aŭ similaj proponoj 
alvenas al mi tre diskrete 
"ĉu vi povas skribi konkrete?" 
ekestas eĉ pli akraj sonoj 

la lasta jarmilo de Dante 
okupiĝis pri tiu temo 
kaj nun ankoraŭ esperante 

sed historio ne elektas 
en ĝi estas tiu problemo 
nur malkontentuloj afektas 
Zuriko, la 28an de septembro 1996