Soneto pri manĝo sarmata
manĝaĵon francan aŭ italan 
mi preferas l' duan escepte 
eble germanan malrecepte 
kial ne polan malbanalan 

gastoj pritaksas ĝin malbone 
eĉ diras ke estas fatala 
tamen por poloj ideala 
ili diras "gustas impone" 

oni povas malami klason 
propran popolon kaj nacion 
sed kiel eviti kolbason? 

rusoj dum pola okupado 
ne manĝis barĉon sed nacion 
devegis manĝi malsatado 
Zuriko, la 29an de septembro 1996