Soneto malkone kvieta
lastatempe mi nur redaktas 
kapo en versoj jam skribitaj 
sed ankoraŭ ne ordigitaj 
en tiu kaoso baraktas 

pro tio por novaj poemoj 
multe da tempo jam ne restas 
promene mi tion kontestas 
ne zorgante pri skribdilemoj 

eble mi hodiaŭ preparos 
finaĵon de nova volumo 
kaj kun aliaj ĝin komparos 

en verkado estas kutimo 
ne doni ĉion por forumo 
ĉar vorto ne estas viktimo 

Zuriko, la 3an de septembro 1996