Soneto ne por JES sed kun JES
estas homoj kun egaleco 
enskribita en simpla vivo 
tie JES alie JES - bivo 
kaj JESbiviĝas agrableco 

kun la kvarkorda amplitudo 
bivo troviĝas en Ĉinio 
kaj sendube en Japanio 
por JES JES aŭ por NE NE ludo 

denove velkas konkludaĵo 
en konfuza esperantaĵo 
sed JES devas esti sukcesa 

kiam tempo fariĝas stresa 
eĉ pligrandiĝas komplikaĵo 
kaj tiam taŭgas nur rimaĵo 
Zuriko, la 30an de septembro 1996