Soneto pri foiraĉetoj
sur urbfoiro multaj floroj 
ni elektis paŝtelliliojn 
kiuj havas flavajn foliojn 
taŭgaj por puraj metaforoj 

ankaŭ odoran bazilion 
ŝenoprazon kaj petroselon 
verdan salaton kaj mielon 
por kuko kaj ankaŭ trolion 

"tro malmulte" diris edzino 
post la aĉeto de tomatoj 
ŝi menciis pri nektarino 

ankoraŭ mi prenis vinberojn 
kukumojn por miksaj salatoj 
aneton cepon kaj porterojn 
Zuriko, la 9an de septembro 1996