Soneto post la vernisaĵo
malfermo de l' ekspozicio
en fabriko en Rapersvilo
havis ecojn de vodevilo
ankoraŭ kun pun-tradicio

la majstro Ŝuo dekorita
kun ora klipo en orelo
kaj en stomako kun makrelo
sopiris pri ĉio vendita

sed tiuj alternativuloj
nur Ŝuon kaj bildojn rigardis
foiro ne por mizeruloj

laŭ provo de l' malnova skolo
artisto per ploro marĉandis
publikon instigis petolo
Rapperswil, la 11an de januaro 1997