Soneto pri ducentameco
poetino trankvile tristas
kompato jam tiam ne estis
ĵaluzo obstakle honestis
ankoraŭ ĝis nun ĝi ekzistas

pro tio frue ĉi matene
la svisa fabela pejzaĝo
pleniĝis en tuta vilaĝo
sed amo nur restas bultene

atendas vi por granda sento
ĝis nun forpasis ducent jaroj
de tiu ĉagrena momento

enŝovante dramon en poŝojn
miksiĝas daŭre kontraŭstaroj
volupto kostas nur tri groŝojn
Zuriko, la 12an de januaro 1997