Soneto mustardolegoma
kulturas mi arton kuiran
sed kiam kuiras edzino
bongustas eĉ tuta Tiĉino
mi havas mienon malmiran

aĉetas mi freŝan kokaĵon
per herba mustardo ĝin ŝmiras
pri tio volonte mi diras
ĉar ŝatas mi kokan raraĵon

memori pri pipro kaj salo
kaj verŝi vinon al legomoj
validas kuira formalo

odoras legoma bukedo
per nepriskribeblaj aromoj
komencas poeta bankedo
Zuriko, la 18an de januaro 1997