Soneto pri Kazimiro Funk
sorĉistan vorton VITAMINO
elpensis iu Kazimiro
hodiaŭ ne plu estas miro
sed iam miris sorĉistino

kiam en l' mil naŭcent dekdua
malkovro fortune certiĝis
heroo tute elreviĝis
l' verk' restas al vivo kongrua

alvenis tuj jaroj ribelaj
bedaŭre - la majstro cerbumis
probable pri pafoj sencelaj

kaj poste loĝantoj ĉielaj
en novaj miksturoj gustumis
spirite abstraktaj sed belaj
Zuriko, la 19an de januaro 1997