Soneto konsile konsulta
tagmeze ĉe pola preĝejo
renkontis mi la kuraciston
ĉar volis li koni artiston
babilis ni en la kafejo

menciis li pri gazeteto
sed ŝerce mi ŝanĝis la temon
por frue eviti dilemon
ligitan kun pol-ruledeto

estas temoj pli interesaj
pli riĉaj je certaj valoroj
kaj ankaŭ spirite karesaj

malsano de trolibereco
perdiĝis ie en koloroj
humilo je vera grandeco
Zuriko, la 26an de januaro 1997