Soneto kontraŭ intervjuo
jen televidila evito
mi ne posedas sentimenton
kaj ili nek temperamenton
nek vervon kontraŭ hipokrito

merkrede l' duan posttagmeze
mi ne venis pro la okupo
kiel kloĉardo ĉe kaĉ-supo
komfortas mi preskaŭ freneze

bondezirante la najbarojn
humile sen populareco
mi disponigas kontraŭstarojn

do mi ne donas intervjuojn
Jürg zorgas pri mia saneco
Vitoldo prijuĝas la pruvojn
Zuriko, la 29an de januaro 1997