Soneto pri sobra prelego
ŝi volis reveni tre frue
sed bedaŭrinde ne revenis
dum vojo drinkege ŝi svenis
nun kulpon pravigas enue

mi mokis ja pri alkoholo
ĝi haŭton influas terure
kaj por atmosfero obskure...
"silentu jam mia idolo"

"ni en lernejo festis roton
drinkis tuta kuratorio
ĉu mi enverŝu en ĵaboton"

"prelegos mi ĵus pri sobreco
estos bona aŭditorio
venu sobri laŭ la ebleco"
Zuriko, la 9an de januaro 1997