Soneto POSTmalavantaĝa
denove laŭ vorta komerco
al gesinjoroj redaktoroj
ankaŭ al kelkaj profesoroj
ke lingvo ne estas nur ŝerco

temas pri vortoj kun prefiksoj
POSTluko POSTiro POSTfluso
POSTmuko POSTmiro POSTpluso
kiel antaŭvortaj sufiksoj

jam povas finiĝi POSTmoro
sed tamen lando POSTpopola
tro forte sidas en POSTkoro

alvenas fide POSTmemoro
POSTgazeto pli POSTpetola
kaj vane tristas POSThumoro
Zuriko, la 14an de oktobro 1997