Soneto konscie ekzista
tiun tagon ni ne tro taksas
mondon ŝanĝis konservatisto
verve kiel granda artisto
komunism' agonie laksas

laŭ kio mezuri progreson
ĉu nur per cela konsekvenco
ĉu libere kun dekadenco
ĉu kuri rapide en streson

satul' ne memoras malsaton
kaj tial plimulto malsatas
ricevante disrevan baton

inter konscio kaj ekzisto
bezonante iujn ni flatas
admiron prenas progresisto
Zuriko, la 16an de oktobro 1997