per tramo "ok" de fin' al fino dufoje mi l' vojon veturis senefekte mi aventuris nur nebulo kaj trista pino nek mizero kaj nek riĉeco ĉe domoj multege da floroj ridantaj vizaĝoj en moroj sen marasmo kaj sen aĉeco sed tamen - ĉe la vojkomenco feliĉo miksiĝis sopire ene de l' fremdlingva kadenco ĉe l' vojfino tro da ĝojeco ornamita tre ofte ŝmire per signo de trolibereco